Esperanta Civito

Virino kandidatos por la literatura Nobelo


La membraro de Esperanta PEN-Centro selektis kvar kandidatojn por la literatura Nobel-premio: Marjorie Boulton, István Nemere, Giorgio Silfer, Spomenka Ŝtimec. Inter ili la abonantaro de "Literatura Foiro" elektis unu kiel definitivan kandidaton. La abonantoj rajtis indiki ankaŭ kvinan nomon laŭplaĉe, sed neniu utiligis tiun rajton.

Entute balotis 24 abonantoj el 13 landoj en du kontinentoj. Iliaj voĉoj kreis la sekvan klasifikon: Boulton: ok; Ŝtimec: ses; Nemere kaj Silfer: po kvin.

Laŭ la supra, la Esperanta PEN (kiu ricevis formalan invitleteron de la Sveda Akademio) proponos por 2008 la nomon de Marjorie Boulton, se ŝi konsentos.

Krom neniu aldono de nomo malgraŭ la ebleco, la ĉefredaktoro de LF, Ljubomir Trifonĉovski, rimarkas ke por la virinoj el la listo voĉdonis nur viroj: neniu virino elektis virinon.

D: Sen. Trifonĉovski estas ankaŭ la sekretario de la Esperanta PEN. Ĉu li opinias ke la rezulto de la referendumo kongruas kun la indikoj de PEN?
R: Certe jes, ĉar la Esperanta PEN selektis kvar nomojn, kaj la legantaro sin orientis nur al ili, kun certa ekvilibro inter la kvar.

D: Ĉu la kandidatoj partoprenis en la baloto?
R: Ne ĉiuj kvar abonas al LF, sekve ne ĉiuj kvar rajtis voĉdoni. Efektive nur unu el la kvar voĉdonis, kaj ne por si mem.

D: EVA indikis la nomon de Baldur Ragnarsson por la Nobel-premio...
R: Fakte ne EVA, sed nur la estraro de EVA. Ragnarsson estis konsiderata ankaŭ kadre de la Esperanta PEN, sed tie li ricevis nur du voĉojn el dek esprimitaj, do li ne eniris la selektitan kvaron. Kompreneble ankaŭ Ragnarsson estas talenta poeto; sed, objektive, la kontribuo de Marjorie Boulton al nia poezio estas kaj restas historie pli grava. Tion pruvas ankaŭ la fakto, ke neniu el la abonantoj pensis pri li.

D: Dudek kvar voĉoj ne estas multaj...
Por selekti la kvaron balotis pli ol la duono de la PEN-membraro regule kotizinta. Por indiki la definitivan kandidaton balotis nur tre eta procento de la abonantaro de LF, evidente; sed neniu fiksis kvorumon, kaj la voĉo estas rajto, ne devo -- do ĉio pasis regule, kiel en svisa referendumo. Precipe estas interesa la plena kongruo de la voĉoj kun la listo de la kandidatoj: efektive Boulton estas nia plej rimarkinda poeto, Shtimec kaj Nemere niaj plej rimarkindaj prozistoj, Silfer nia plej rimarkinda dramaturgo, inter la vivantaj.

[HeKo 344 3-B, 22 dec 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0600 s s