Esperanta Civito

Atentu pri almozpetoj el Kongolando


Lastatempe Kongolando distingiĝis kiel teritorio de almozuloj en Esperantio, jen per rektaj petoj en cirkulera formo jen per projektoj plej diversaj, inkluzive de fantomaj orfejoj. En la specifa kazo de urbo Uvira, Suda Kivuo, neniu individua peto estas rekomendinda, kaj la sola serioza establo nomiĝas Unio de Esperantistoj por la Disvolvo de Uvira (UEDU), kies forumanoj estas indikitaj en la koncerna retpaĝo.

Ĝenerale en Afriko la Esperanta Civito selektas kaj subtenas nur pere de fondumo Pro Esperanto. Se vi havas la esperantan civitanecon kaj ricevas almozpeton, bonvolu kontakti la fondumon signalante la kazon. Vi ricevos tuj adekvatan informon. Estas malkonsilinde sendi rekte monon, kaj la helpo tra la UEA-konto Espero povas kaŭzi konfliktojn surloke pro la distribua kanalo (kvankam oni ne atingas la nivelon de la serba Esperantio en la 1990aj, kiam bombo pretis por eksplodo en ies mano, pro malkontento en la disdivido de mono el Roterdamo...).

Pro Esperanto privilegias la helpon al kolektivoj: ĉi-monate UEDU en Uviro kaj AEI en Bujumburo ricevis modernajn komputilojn.

[HeKo 806 9-C, 1 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0601 s s 
  Total: 0.0732 s s