Esperanta Civito

La Asembleo de AEI redifinis la organigramon


Kunvenis hodiaŭ en Bujumburo la ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto. Por la du (kolektivaj) membroj ĉeestis Abdoul Rahman Bukuru, Lucien Kagina, Frederiko Nimubona (SIPU-reprezentantoj) kaj Perla Martinelli, Giorgio Silfer (KCE-reprezentantoj); senkulpiĝis la tria KCE-reprezentanto Marie-France Conde Rey, malsana en Francio.

La Asembleo ĝojis pro la renovigo de la lukontrakto de la Tanganika Esperanto-Domo ĝis la fino de 2026 je prezo praktike egala al tiu de 2021, danke al la kurzo de la burundia franko. Ĝi ankaŭ laŭdis la plibonigojn en la Domo, interalie la instalon de pumpilo kiu garantias la alvenon de akvo al ĉiuj tri duŝejoj. Ĝi konstatis la pozitivan evoluon de la rilatoj kun la najbaroj kaj la aŭtoritatoj de la kvartalo.

La Plenum-Komitato estis konfirmita (Bukuru, Kagina, Silfer), kun perioda prezidanto c-ano Silfer, laŭ la statuta alterno de SIPU kaj KCE. Ĉesas la posteno de kortisto, kaj ekde 1 majo 2023 la ekonomo loĝos en la teretaĝa lokalo. Ĉesas la posteno de vicadministranto: c-ano Kagina fariĝas de nun administranto (laŭ la statuto "trésorier"). Ĉesas la posteno de vicdelegito pri lingvotestado, ĉar la koncernato ne montris sin interesata: ekzistos tiu de kunordiganto de la lingvotestaj sesioj, rekte en rilato kun sen. Lorena Bellotti, kiu reprezentas KCE ĉe ALTE kaj Konsilio de Eŭropo. Almenaŭ ĝis la venonta Asembleo vakos plu la direktora posteno.

La aktiveco por 2023/24 inkluzivas liberan kurson pri la lingvistikaj aspektoj de esperanto, ĉe la lingva fakultato de la Bujumbura Universitato; staĝon pri la formado de katalogistoj, arkivistoj, bindistoj; socian iniciaton en la kvartalo, kongrue kun la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko. Aparte grava estos la ĉi-jara Tago de la Esperanta Kulturo, se ĝi koincidos kun la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito.

Nome de SIPU sen. Nimubona anoncis ambician projekton pri eksperimenta instruado de nia lingvo en multaj pilotaj lernejoj. La detala projekto estas atendata por ekzameno de la Plenum-Komitato.

[HeKo 807 2-B, 4 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0548 s s