Esperanta Civito

Togolandaj Tagoj sukcesis

De la 28a ĝis la 30a de decembro 2007 okazis la 15a Togolanda Esperanto-Kongreso en la urbo Aneho. Ĝin partoprenis du francaj gastoj kaj sepdeko da togolandaj esperantistoj, el kiuj almenaŭ duono estas anoj de Institut Zamenhof.

El la diskutoj de komitatkunsidoj, oni notas, ke la togolanda asocio pli kaj pli memstariĝas. Plia afero koncernas aperon de esperantistoj "produktitaj" de Institut Zamenhof aŭ/kaj de aliaj Esperantistoj. Kossi Gadoufia Edah(ekslernanto de IZo) kaj Dzfa Gbeglo (filo de c-ano Koffi Gbeglo) aperis ĉe la malferma ceremonio kaj ankaŭ kungvidis la kvizon kun c-ano Adjévi Adjé kaj Koffi Kouevignan. Certe pliaj tiaj "produktoj" aperos, kaj tio garantias la estontecon de la togolanda asocio.

La kongresa temo "Esperanto en la ĉiutaga vivo" naskis la rezolucion de la kongreso. Tiu ĉi rezolucio postulas de togolandaj esperantistoj honestecon, sindonemon,bonvolemon, efikan kunlaboron kun chiuj, regado de la lingvo, kaj emfazas la peresperantan agadon. Palpebla ekzemplo estas verkado de afrikanoj kaj la rolo de Afrika Centro Esperantista en la eldonado de tiaj libroj: pli ol kvar verkoj eldonitaj de ACE aperis sur la ekspozicia tablo.

Se necesus paroli pri la mesaghoj al kongreso, menciindus dudeko da tiaj. Hans Bakker tute ne forgesis siajn gefilojn togolandajn. Li kuraĝigis ilin daŭrigi la laborojn en tuta sendependeco, kalkulante je propraj fortoj. El la Esperanta Civito (Konsulo kaj Vickonsulino pri la tria mondo) venis vortoj, kiuj konfirmas la taŭgecon de la kongresa temo, kiu emfazas la peresperantan agadon. Mesaĝo de la benina c-ano Privas Tchikpe estis senkulpiĝa pro laborpremo lastamomenta, malebliganta la partoprenon de la prezidanto de Benina Esperanto- Asocio. Per aliaj mesaĝoj, geamikoj de la togolandaj esperantistoj salutis la kongresanojn.

(fonto: ACE)

[HeKo 344 4-B, 31 dec 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0596 s s