Esperanta Civito

Projekto Nurenbergo proponas du staĝojn


Projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito, celanta la trejnadon de profesiaj tradukistoj al esperanto, proponas ĉi-jare du staĝojn ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono. La unua por la perfektigo de tradukistoj de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj, la dua pri beletra tradukado.

La unua kurso disvolviĝos 17-22 julio 2023, sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer, iama responsulo de la oficejo pri internaciaj rilatoj ĉe regiona parlamento: ĝi enfokusiĝos specife pri Eŭropa Unio. La dua okazos 7-12 aŭgusto 2023 kaj estos dediĉita al la traduko de la komenco de bildromano: la longa komikso de Otto Gabos titolita "Esperanto".

En la Esperanto-Domo de KCE oni studas, tranoktas, manĝas. Neniu monpunas vin se vi ŝatas viandon (Somera Esperanto-Semajno en Slovakio ne okazos ĉi-jare), neniu duone fastigas vin (Internacia Junulara Kongreso ne okazos ĉi-jare en Nederlando). La loko estas jam fama pro sia gastronomio kaj pro la agrabla vetero (se la somero aliloke varmegas).

Informas: kce ĉe esperantio.net

[HeKo 807 9-B, 12 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0575 s s