Esperanta Civito

Printempo preludas movojn en la Kapitulo kaj legacioj


Diversaj movoj en la legacioj kaj en la Kapitulo mem okazos ekde ĉi tiu monato. Deĵorantoj alternos en diversaj domoj: c-inoj Bartek kaj Blanco alternos en la Esperanto-Domo de Svislando dum la printempo; c-ano Bukuru anstataŭos c-anon Shabani en la Tanganika Esperanto-Domo ekde majo; grava novaĵo koncernos la okcidentan legacion en Bruselo ekde junio; sen. Blanco misios ĉe la Norda Legacio en Stokholmo.

En la Kapitulo la Konsulo, daŭre konvaleska, preparas disdonon de siaj du delegoj (eksteraj rilatoj kaj informado) al du malsamaj personoj (eble plia vickonsulo estos nomumita). Krome eblas ke la Unua Vickonsulo, sen. Julio Herrero, formale anoncos sian rezignon pri la posteno: en tiu kazo lin anstataŭus, kiel Vickonsulon, la kandidato de la Verda Listo kiu ricevis plej multe da voĉoj, kaj kiel senatanon la unua el la neelektitoj de la Verda Listo.

La Kapitulo estas kunvokita al telematika kunsido por la 15a de aprilo 2023.

[HeKo 808 6-C, 23 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0551 s s