Esperanta Civito

TEJO savita de grandioza EU-subvencio


"Lastatempe venis la decido de la Eŭropa Komisiono pri nia kandidatiĝo por la administra subvencio (sub la fonduso Erasmus Plus). Rilate tion, kun granda plezuro mi informas vin, ke ni ricevis trijaran kadran akreditivon, kiu permesas al ni kandidatiĝi por la administraj subvencioj de 2023 ĝis 2025, kaj ke nia subvencipeto por 2023 estas aprobita kun la aljuĝita sumo de 125.000 eŭroj, elspezebla dum unujara periodo. Efektive, tiu sumo estas multe pli alta ol kion la organizo antaŭe petadis kaj lasos nin en eĉ pli bona financa pozicio ol kie ni estis en la sama periodo de 2022."

Per tiuj vortoj la prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, s-ro Albert S. Garrido, anoncis hodiaŭ la 'savon' de la asocio, kiu per du sinsekve buĝetitaj deficitoj (po 30.000 eŭroj jare, proksimume) estis imitanta la Universalan survoje al bankroto. Li aldonis:

"Niaj prioritatoj estas: a) rekrei la laborpostenojn kiujn ni perdis kaj dungi novajn oficistojn, por kiuj ni volonte prezentos modifitan buĝeton al la Komitato kiam ĝi estos preta. La Estraro nun zorge pristudas la aktualajn bezonojn de la organizo kaj de tio (re)vivigos laborpostenojn; b) subteni la moviĝeblon de niaj volontuloj kaj aliaj aktivuloj kiuj tion bezonos por plenumi siajn respektivajn taskojn en la organizo; c) disponigi pli da mono al la Fonduso 'Partoprenu IJK-n', por kiu kelkaj kandidatoj restas en la atendolisto, laŭ la provizoj de la Jara Buĝeto."

Inter la dungitoj situas la persono kiu kostegas por produkti la grandiozan retejon de UEA (kun pli ol tutjara malfruo) kaj la redaktoro de "Kontakto", kiu atingis pli ol duonjaran malfruon en la revuapero. Espereble ili ne estos traktataj kiel la gvidantoj de la bankrotintaj kreditinstitutoj en Usono kaj Svislando (kaj baldaŭ Germanio), sed eventuale kiel la prezidanto de la nacia banko en Saudi-Arabio...

[HeKo 808 4-C, 19 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0532 s s