Esperanta Civito

Billy Waldon / Sequoyah reprocesota


Laŭ komuniko de la novaĵagentejo Associated Press, "La Kalifornia Kortumo en januaro 2023 kasaciis la verdikton kontraŭ Billy Waldon (Sequoyah), esperantisto sidanta en la mortoalo de la prizono de San-Kvinteno, post kondamno en decembro 1991 pro la murdo de tri personoj en San-Diego, ses jarojn antaŭe. La Kortumo unuanime ordonis novan proceson, ĉar pli malsupera tribunalo permesis al la imputito reprezenti sin mem spite al atesto en pli frua aŭdienco, konfirmanta ke Waldon suferis pro paranojo kaj pensoperturboj kiuj difektis lian klarpensan kapablon. Tiu malsupera tribunalo ne konsideris la decidon de alia juĝisto, kiu estis trovinta la kondamnoton ne kompetenta reprezenti sin."

Pri Billy Waldon / Sequoyah la malnova Esperantio neniam profunde interesiĝis. Pri lia kazo informis "Heroldo de Esperanto" en 2006, laŭ raporto sendita de Olivier Tzaut, renkontinta lin en Usono. Nur poste aperis artikolo ankaŭ en "Sennaciulo".

Sekvis kontaktoj inter Komitato Armand de la Esperanta Civito (pri esperantistoj en prizono) kaj bonfara societo en Svislando, kiu klopodis helpi por la revizio de la proceso. La bonfaruloj ne estis mem esperantistoj, sed havis kontakton kun svisa eksedzino de Waldon. La virino siavice dum certa tempo partneris al svisa esperantisto, kiu tute ne volis okupiĝi pri la temo.

La plej kompleta dosiero pri Billy Waldon kiel esperantisto situas ĉe Komitato Armand, kiu interalie registris la ateston de poeto Nicolino Rossi, kun kiu li amikiĝis dum longa restado en Napolo kiel usona armeano.

[HeKo 808 8-C, 27 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0533 s s