Esperanta Civito

Eminentaj prelegontoj en la 9a Lingva Kolokvo de KCE


Kvar eminentaj prelegontoj gastos en la 9a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, kiu okazos reale (kiel ĉiu evento de KCE) 28 aprilo - 1 majo 2023. Ili estas d-ro Alessio Giordano, mag. Ruben Fernandez, d-ro Sebastien Moret kaj d-ro Giorgio Silfer. Oni atendas la konfirmon de kvina prelegonto.

D-ro Moret (universitato de Laŭzano): "Kia estonteco por interlingvistiko?". C-ano Giordano: "Gramatiko de la esperanta lingvo - unua kajero, pri fonetiko/fonologio". C-ano Fernandez: "Difinoj de komunumo en lingvistiko kaj arĥivistiko: ŝancoj de raŭmisma vidpunkto". C-ano Silfer: "Ŝiboleto kaj konotacio en diversaj esperantlingvaj medioj".

Inter la distraj programeroj reliefas la svisa antaŭpremiero de la filmo: "Giuseppe Pinelli: vivo akcidenta de anarkiisto", en nia lingvo. Inter la administraj programeroj reliefas la ordinaraj Asembleoj de KCE kaj de LF-koop.

Por informoj kaj aliĝoj: kce ĉe esperantio.net

[HeKo 808 9-B, 29 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0559 s s