Esperanta Civito

Pozitiva bilanco 2022 de ENa dum NFI-Asembleo


Naturfreunde Internationale (NFI) havis telematikan Asembleon hieraŭ, kiun partoprenis la delegito de Esperanta Naturamikaro, c-ano Giorgio Silfer. Dum la Asembleo dekduo da sekcioj raportis pri lastatempa aktiveco, interalie ENa, kiel dulingva (kastilia kaj esperanta) hispana sekcio.

Kun ĝojo la Asembleo aŭdis ke ENa unuafoje superis centon da membroj; ke sukcesis la unua NaturAmika KulturSemajno; ke ekestis tria sekcio, la kataluna, post la andaluza kaj la kanaria; ke ENa aktivas kun aliaj societoj, speciale pri la rajtoj de enmigrintoj kaj rifuĝintoj. Pozitiva ankaŭ la interna kadro, kun nova prezidanto Juan Garcia del Rio kaj pli vasta stabo.

La prezidanto de NFI iom bedaŭris ke la lasta tago de la ĉi-jara NAKSE koincidos kun la NFI-kongreso en Aŭstrio; nia delegito tamen certigis ke li ĉeestos ankaŭ tiun kongreson.

Kvar NFI-sekcioj havas malpli da membroj ol ENa kaj eĉ ne naturamikan domon; tamen ili estas en kategorio A, dum ENa la sola en kategorio B: samrajta kiel A, krom la eblo havi kandidaton por la internacia estraro; sed nek Esperantio nek Hispanio havas tian ambicion.

[HeKo 809 3-B, 1 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0622 s s 
  Total: 0.0765 s s