Esperanta Civito

De centmilo da eŭroj al sesmilo da verkoj


"Kun malaperanta membraro, Islanda Esperanto-Asocio vendis sian Skolavordustigur-proprieton kaj estas nun serĉanta hejmon por sia kolekto de ses mil esperanto-verkoj. La Nacia Biblioteko ne estas interesata, lasante sen solvo la demandon pri tiu ĉi unika arkivo" anoncis en novembro 2022 loka anglalingva gazeto. Ne estas konata la sorto de tiuj societaj biblioteko kaj hemeroteko.

Skolavordustigur situas proksime al la urbocentro de Rejkjaviko, kaj la vendita sidejo de IEA aspektis kiel eleganta butiko kun vitraj vandoj. Bedaŭrinde monaton post la Universala Kongreso ĝi estis konstante fermita, kaj ne eblis atingi ajnan aktivulon de IEA. Tion atestas Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kiuj reprezentis la esperantan literaturon en la tiea, samjara PEN-mondkongreso.

Ĉina Radio Internacia tiel raportis en 2013: "La Oficejo de la Islanda Movado de Esperanto situas en la kvieta strateto ĉe Skolavordustigur, la plej ĉefa komerca strato en Rejkjaviko. Ĝi areas pli ol 30 kvadratajn metrojn, estas malgranda sed komfortiga. Ĉe la posta kaj dekstra muroj estas du grandaj librobretoj, sur kiuj troviĝas diverstemaj libroj en Esperanto. Maldekstre estas simplaj tabloj surmetitaj ankaŭ de libroj. Kaj centre estas kvadrata tablo kun kvar seĝoj. Sur muro pendas kelkaj markoj de Esperanto, ankaŭ memoraĵo pri la 62a UK, kiu okazis en Rejkjaviko en 1977."

Tre bedaŭrinde la islanda ĉefurbo riskas resti en la historio de la Universala pro perdotaj cent mil eŭroj (la grandioza UEA-retejo) kaj perdotaj ses mil verkoj.

[HeKo 809 5-A, 3 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0533 s s