Esperanta Civito

Fakrondoj kaj teamoj pli kaj pli aktivaj en la Civito


Rekomenciĝis ĉi-semajne la kunsidoj de la fakrondoj kaj organizaj nukleoj aktivaj en la Esperanta Civito. La unua estis tiu de la Abeletoj, kiuj zorgas pri la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (Ĉaŭdefono, 2-29 julio 2023): ili okupiĝis pri la programo, al kiu mankas ankoraŭ malmultaj detaloj.

Sekvis la kunsido de la organiza teamo por la PEN-mondkongreso, invitita por la tria semajno de oktobro 2024. La verkistaro festus la jubileon kaj de PEN Internacia kaj de la mondkongresoj mem krozante sur la okcidenta Mediteraneo.

La Formiketoj kunsidis tuj poste, kiel teamo zorganta pri la NaturAmika KulturSemajno en Esperanto. Ne nur pro la dua (Rozoj, 1-7 oktobro 2023), sed ankaŭ la tria en 2024, ĉar ĝi koincidus kun la krozado, startanta en Barcelono kaj revenanta al Katalunio.

Hodiaŭ kunsidis la fakrondo pri kulturdomoj, kie oni raportis pri la Tanganika Esperanto-Domo kaj la rolo de Esperanto-Domoj ekster Eŭropo. La fakuloj enfokusiĝis ankaŭ pri norda Eŭropo: delegacio de la Esperanta Civito vizitos baldaŭ Esperanto Garden en Svedio.

Sekvis la konsultiĝo de la teamo preparanta la Esploran Instituton de Esperantologio: estis difinita la tipo de diplomo (majstrodiplomo post tri jaroj), esploritaj la ŝancoj de diversaj subvencioj, ekzamenitaj proponoj pri docentoj.

Morgaŭ kunsidos la fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj, kiun partoprenas diversaj profesiuloj.

[HeKo 809 6-C, 4 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0535 s s