Esperanta Civito

Premioj planataj en Afriko


Afrika Centro Esperantista en Togolando anoncas la lanĉon de kvar premioj. "Homoj tra la mondo vere dediĉas sin preskaŭ tute al Esperanto. ACE taskas al si disponigi distingilojn al iuj el tiuj homoj. Dum premioj havos nomojn de esperantistoj, aliaj esperantistoj precipe afrikaj havos tiujn premiojn pro laboroj faritaj. ACE disponigas almenaŭ cent eŭrojn por ĉiu premiito."

La diversaj laŭroj estas: 1) Premio Hans BAKKER, por afrika esperantisto plej aktiva en la instruado de Esperanto; 2) Premio Renato CORSETTI, por la esperanto-grupo, ĉefe landa asocio aŭ klubo, kies agado elstaris inter la aliaj en la jaro; 3) Premio Giorgio SILFER, por esperantisto-verkisto; pri la lasta persono ACE skribas: "Silfer estas tre talenta Esperantisto ege diligenta. Necesas rekoni tion de li tre admirinda."

ACE lanĉas ankaŭ premion Hemmo TIETTI, "por aktiva esperantisto, kiu tre bone scias ion pri TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando. Povos eĉ esti konkurso por tio kaj oni respondos demandojn rilate TIETon." La regularoj de la premioj baldaŭ aperos.

[HeKo 809 9-A, 9 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0585 s s