Esperanta Civito

Provizora programo de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo


Dum sia hodiaŭa kunsido la Abeletoj difinis la provizoran programon de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo, kiu disvolviĝos en Ĉaŭdefono ekde 24 julio 2023, per urba promenado (specife ĉiĉeronado pri la arkitekturaj kontribuoj de Edouard Janneret, antaŭ ol li fariĝis Le Corbusier) kaj la interkona vespero en la Esperanto-Domo.

Al muziko kontribuos elstaraj kantistoj kaj komponistoj de Esperantio: la ensemblo Kajto, la solisto JoMo, la instrumente virtuoza Clarissa Sabatini, la bardo el Rusio Mikaelo Bronŝtejn, la blanka voĉo de Anjo Amika. Al teatro kontribuos Giorgio Silfer per novaj kamiŝibajoj kaj (konfirmenda) unupersona prezento de Georgo Handzlik.

Svarmos atelieroj: matene pri jogo kaj ĉikongo, posttagmeze pri kantado (kun Kajto), pupfarado (pupteatro La Turlutaine), tabloludoj (en la originala kadro de Amuz'baro). Inter la projekciotaj filmoj reliefas "Vivo akcidenta de anarkiisto", dediĉita al Giuseppe Pinelli.

Almenaŭ du gravaj esperanto-verkistoj gastos en literaturaj kafejoj kaj en ronda tablo pri la perspektivoj de la esperanta literaturo. Sabaton la 29an la festivalintoj ekskursos al Neŭŝatelo kaj Ĝenevo, de kie eblos rekte veturi per buso al Torino. Kiuj restos en Svislando, tiuj ĝuos la granda feston de la Unua de Aŭgusto, kun piroteknikaĵoj. Informas: stelo ĉe esperantio.net

[HeKo 810 5-B, 17 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0652 s s 
  Total: 0.0803 s s