Esperanta Civito

Plenritme aktivas la vastigita Kapitulo


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hodiaŭ parte telematike, sub la prezido de la Unua Vickonsulo, kun la partopreno de la invititaj Senataj grupestrinoj. Komence oni redistribuis tri delegojn: la konsorcia agendo transiris de informado al internaj aferoj, bibliotekoj kaj arkivoj de klerigado al informado, legacioj de internaj aferoj al eksteraj aferoj.

Post rapida ekzameno pri la geopolitika situacio en la mondo kaj la evoluo de Esperantio (kie finvenkistoj iĝas pli kaj pli finbenkistoj, pro la kreskanta rezignacio pri "fina malvenko" de esperanto, ĉe UEA-anoj), la Kapitulo traktis la rilatojn kun eŭropaj institucioj.

La vickonsulo pri internaj aferoj raportis pri la pozitiva evoluo de la Kongresa Buroo, la kalendaro prepare al la elektoj por la Senato, la registra instanco, la ceremonio pri honoraj civitanigoj. La vickonsulo pri financoj anoncis ŝanĝojn ĉe la legacioj, specife la okcidenta en Bruselo, kaj informis pri la situacio de la stabo en Eŭropo kaj Afriko.

Inter la ceteraj tagorderoj estas rimarkinda tiu pri la Esplora Instituto de Esperantologio, kiu startos en la akademia jaro 2024/25. La venonta kunsido estas kunvokita por 17 majo 2023, sed eblas septaga prokrasto kun reala kunsido en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio.

[HeKo 810 6-B, 19 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0710 s s 
  Total: 0.0835 s s