Esperanta Civito

Difinita la organiza teamo por PEN-mondkongreso


La teamo de Esperanta PEN-Centro, kunlabore kun la skipo de la Formiketoj (organizanta la NaturAmikan KulturSemajnon en Katalunio), difinis la profesiajn oficojn por la proponita mondkongreso de PEN Internacia, kiu okazus en krozoŝipo dum la unua semajno de oktobro 2024. La mondkongreso arigos ducenton da verkistoj, al kiuj aldoniĝos dekojn da esperantistoj, kiuj formos la publikon por renkontoj (en etnolingvo kun esperanto-interpretado) kun gravaj intelektuloj.

Jen la ĉefaj oficoj (asterisko indikas PEN-anon): Giorgio Silfer,* projektomanaĝero; Lorena Bellotti kaj Manuela Blanco, profesiaj kongresorganizantoj; Alessio Giordano,* retestro kaj amaskomunika kunordiganto; Perla Martinelli,* dezajno kaj eldonado; Asembleaj grumoj precipe el Katalunio. Gazetaraj konferencoj okazos en Barcelono, Ĝenovo kaj Marsejlo, kunlabore kun la respektivaj PEN-centroj: kataluna, itala, franca kaj/aŭ okcitana.

La krozado daŭros kvin tagojn kaj tuŝos la menciitajn havenurbojn. La Asembleo de la delegitoj okupos tutan tagon de navigado sen haltoj, kaj duonan postan tagon. NAKSE disvolviĝus paralele en la ŝipo, kun kelkaj komunaj programeroj kaj ekskursoj en Ligurio kaj Provenco.

La dosiero estos liverita al PEN Internacia venontsemajne kaj la estraro ekzamenos ĝin venontmonate.

[HeKo 810 7-B, 20 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0542 s s