Esperanta Civito

TEJO ne cedas al UEA: IJK ne okazos en Afriko


La Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ŝanĝis sian opinion kaj rezignis pri Afriko: la 80a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2024 okazos en Ŝventoji, Litovio!

"Ŝventoji estas malgranda sed tre ĉarma nordokcidenta litova urbo tuj apud la Baltia Maro kaj sufiĉe proksime al la landlimo kun Latvio. En la somero, la urbo estas aktiva kaj proponas multajn amuzaĵojn al turistoj de ĉiuj aĝoj. Ĉi tiu IJK okazos en ĉarma gastejo apud la marbordo, kie partoprenantoj ĝuos agrablan, mildan someron kaj profitos de bunta programo meze de naturo" diras la hodiaŭa anonco de la TEJO-prezidanto.

La prezidanta anonco ne indikas la daton, sed ĝi situas en la IJK-retejo mem: 5-12 aŭgusto 2024. Jam la duan fojon la landa sekcio en Burundio maltrafas akcepton. Aliflanke, TEJO ne cedis al la premo de la Universala organizi sian kongreson samtempe kaj samloke en Afriko.

[HeKo 810 9-A, 23 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0569 s s