Esperanta Civito

9a Lingva Kolokvo tre fruktodona en KCE


Ĵus konkludiĝis la naŭa Lingva Kolokvo ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono (Svislando). Tre interesa enhave kaj gastronomie, la evento arigis dekon da partoprenantoj el Britio, Hispanio, Hungario, Italio, Svislando plus virtuala ĉeesto el Svedio. La unuan tagon (29an de aprilo) inaŭguris interveno de d-ro Alessio Giordano pri la fonologio de esperanto; la duhora prelego estigis longan diskuton, kiu postulis unu plian horon. Partoprenis ankaŭ d-ro Giorgio Silfer, kiu kun Giordano kunaŭtoras projekton de esperanta gramatiko. D-ro Ruben Fernandez Asensio estris debaton pri la rilatoj inter esperanto, lingvistoj kaj bibliotekistoj, kiu akompanis la ĉeestantaron de posttagmezo ĝis la vespermanĝo. La unua tago de la Lingva Kolokvo tiel konkludiĝis per kantoj de c-anoj Stan Keable kaj Anna Bartek.

La matenon de la dua tago (30a de aprilo) okupis aparte interesa prelego de Giorgio Silfer pri ŝiboletoj kaj konotaciaj vortoj en esperanto, sekvita (pro la bedaŭrinda lastmomenta komuniko pri la malĉeesto de d-ro Sebastien Moret), de komuna debato pri la rolo kaj estonteco de planlingvistiko. Posttagmeze kunsidis la Asembleoj de KCE kaj LF-koop, kaj kulturan vesperon prizorgis c-ano Alessio Giordano, kiu kantis kaj deklamis poemojn el la kaŭkaza tradicio, precipe el la oseta kaj la kabarda, ankaŭ per esperanta traduko.

La Lingva Komitato de la Esperanta Civito kunsidis dum la lasta tago de la Lingva Kolokvo (1a de majo) por diskuti kun la reprezentantoj de LF-koop la novajn lingvistikajn verkojn eldonendajn en esperanto; post la gratulo pro la publikigo de "Kurso de ĝenerala lingvistiko" de Ferdinand de Saussure, en traduko de prof. Fernando Pita, la ĉeestantoj listigis novajn verkojn, foje jam pretajn, kiel ekzemple "Kratilo" de Platono, tradukitan de c-anoj Armando Zecchin kaj Giorgio Silfer, kaj nun enpaĝigota.

Ĉiuj prelegoj kaj debatoj protokoliĝis kaj aperos en la revuo "Literatura Foiro".

[HeKo 811 3-B, 1 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0585 s s