Esperanta Civito

Esperanta delegacio en la 25a naturamikara kongreso


Naturfreunde Internationale kunvokis sian 25an Kongreson al Aŭstrio, en Spital am Pyhrn, ĉe la loka naturamika domo, 7 oktobro 2023. Aŭstrio kaj Germanio estas la landoj kun plej multe da delegitoj: kune ili atingas duonon de la Asembleo. Aliaj gravaj federacioj en Eŭropo estas la svisa kaj la nederlanda; sekvas aliaj de meza grando, kiel la franca kaj la itala, kaj pliaj multe pli malgrandaj. Ekster Eŭropo estas rimarkindaj la senegalia kaj la togolanda.

Esperanta Naturamikaro estas unu el la malgrandaj, kun cento da membroj, plejparte en Hispanio; tamen ĝi havas naturamikan domon, malgraŭ sia B-statuso. Cetere ekzistas federacio kun A-statuso kun nur dudeko da membroj kaj neniu naturamika domo, kvankam en granda lando. Niaj kongresaj delegitoj estos Giorgio Silfer kaj Klaus Perko.

La redaktorino de la NFI-retgazeto ĵus intervjuis la novan prezidanton de Esperanta Naturamikaro, Juan Garcia del Rio: li postvenas c-anon Julio Herrero, kiu prezidis ekde 2010, kiam fondiĝis la asocio.

[HeKo 811 8-B, 10 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0749 s s 
  Total: 0.0898 s s