Esperanta Civito

PEN aplaŭdas intervenojn de esperanto-verkisto


Ekis hodiaŭ en Slovenio la 55a Renkonto de la Verkistoj por Paco, unu el la plej tradiciaj en PEN Internacia, siatempe kongreso de poezio kaj precipe okazo por renkonto de la inteligencioj el oriento kaj okcidento de Eŭropo. La esperanto-literaturo aperas tie ekde 1994, plej ofte reprezentata de c-ano Giorgio Silfer.

Dum la unua ronda tablo aperis lingva demando, nome plendo de oratoro kontraŭ la angla, pro la kreskanta marĝenigo de la franca; tion li difinis "angla imperiismo". D-ro Silfer intervenis (en la franca, kiel volas la Konstitucio de la Esperanta Civito, por plurlingvaj kongresoj) rimarkigante du paradoksojn. La unua paradokso: viktimo de la "angla imperiismo" estas la angla lingvo mem, ĉar ĝia vehikla uzo certe ne kongruas kun la bela lingvo de Shakespeare.

La dua paradokso: ekzistas lingvo kiel esperanto, naskita kiel vehikla lingvo kun pacifisma alvokiĝo kaj progresinta al kreilo de originala literaturo; kaj lingvo kiel la angla, kreinta grandan literaturon kaj regresinta al vehikla lingvo kun militisma alvokiĝo (li uzis la esprimojn "vocation pacifiste" kaj "vocation belliciste").

En alia forumo, specife pri la falsa malpolitikeco de la PEN-kunvenoj, Giorgio Silfer atentigis ke neŭtraleco ĉiam riskas degeneri al politika indiferento; nia rolo kiel verkistoj estas impulsi dialogon de intelektuloj el ambaŭ flankoj -- serba kaj kroata dum la iama interslava milito, ukraina kaj rusa dum la nuna. Liaj intervenoj vekis grandajn aplaŭdojn.

[HeKo 812 1-B, 16 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0533 s s