Esperanta Civito

Esperanto-propono dum ideopluvo en Bledo


En dua tago de la internacia PEN-konferenco en Bledo la Pac-Komitato organizis ideopluvon, por enfokusigi la estontan aktivecon de la koncernataj aktivuloj. Nome de la Esperanta PEN c-ano Giorgio Silfer sendis skriban proponon.

"Estas por mi malfacile partopreni en seminario kun laborgrupoj, se ĝi ne estis preparita per telematika konsultado. Tial mi sendas proponon skribe."

"La 21an de septembro ĉiujare oni celebras Mondan Tagon pri la Paco. Ĉiufoje UN elektas malsaman temon por enfokusigi la atenton. Ĝis nun neniam ĝi elektis 'Literaturo kaj Paco'. Ĉi tiu temo kaj la diversaj rilataj iniciatoj estus mastrumeblaj de la Pac-Komitato de PEN Internacia, kiel unufoja projekto"

La asembleo esprimis intereson pri la ideo kaj petis la reprezentanton de nia literaturo precizigi detalojn.

[HeKo 812 2-B, 17 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0581 s s