Esperanta Civito

Pri Ukrajno PEN vojas al prokrasto


En tria kaj lasta tago de la PEN-konferenco la asembleo de la Pac-Komitato stumblis en ŝtrumpeto, kiel impertinenta junulino diris pri la tamen plej grava kaj lerta ŝamano. Temis pri Ukrajno, kaj la asembleon regis forta emociemo favore al ukrajnanoj, specife la reprezentantinoj de la ukraina literaturo.

Ĝis la limdato fiksita de la prezidanto neniu propono de rezolucio estis liverita. Tuj antaŭ la asembleo aperis deklaro proponita de la Franca PEN, forte kondamna pri la invado fare de Rusio.

Prezidinto de la Pac-Komitato, la slovena poeto Boris Novak, proponis amendon kiu aldonas paragrafon de solidareco al la rusaj disidentoj, kaj memorigis pri aprilo 1933, kiam la PEN-kongreso eksigis la naziigitan PEN de Germanio kaj ebligis la fondon de PEN-centro en ekzilo, prezidata de Thomas Mann.

Nia delegito Giorgio Silfer subtenis la amendon, sed ne la ideon de rusa PEN en ekzilo, ĉar tio egalus al eksigo, kaj la rusaj gekolegoj (ankoraŭ) ne meritas tion. Krome li bedaŭris pro la lasta paragrafo, kiu postulas la revenon al la landlimoj de 2014, sed tiam la Pac-Komitato silentis, do akceptis la anekson de Krimeo. Tamen li anoncis voĉon favoran al la amendita deklaro.

Post privata klarigo de Silfer mem al la proponinto, li anoncis la akcepton de la amendo, kaj tiel oni povis trankvile fermi la diskuton.

Tiam la prezidanto (el Ĉilio) hezitis, ĉar pliaj petis la parolon, kaj pensis ke la deklaro ne estas voĉdonebla, pro malfruo. C-ano Silfer bezonis klarigi ke rezolucio estas proponebla ankaŭ lastminute: simple ĝi estus propono en sesio, kaj tial necesus aprobo de du trionoj anstataŭ la simpla plimulto. Tiam la prezidantino de la slovena PEN proponis voĉdoni rete, kio kaŭzis prokraston al la posta dimanĉo.

[HeKo 812 3-B, 18 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0375 s s 
  Total: 0.0508 s s