Esperanta Civito

La Kapitulo kunsidos en Budapeŝto


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos hibride 24 majo 2023 en Budapeŝto, sub la prezido de la Vickonsulo "ad acta", kun la partopreno de la invititaj Senataj grupestrinoj.

Post ekzameno pri la geopolitika situacio kaj la evoluo de Esperantio, la Kapitulo traktos la rilatojn kun eŭropaj institucioj, kun aparta atento al la Konsilio de Eŭropo, kaj la situacio de la legacioj. Sekvos raportoj de la Kongresa Buroo pri KEF-23 kaj NAKSE-23, aldone al la jam organizata PEN-mondkongreso 2024, kiu tre probable envolvos ankaŭ la partoprenontojn en NAKSE-24.

Aliaj temoj estas la situacio de la Civita stabo en Eŭropo kaj Afriko, la stato de la esperanto-kulturdomoj, la ĵus okazinta ALTE-kongreso en Madrido (aprilo 2023), Afrika Esperanto-Instituto, la progresoj rilate al la starto de Esplora Instituto de Esperantologio (EIE), la aktiveco de la Civito kaj la koncernaj establoj en la reto plus la daŭre flegata atento al la esperantaj arkivoj kaj bibliotekoj.

[HeKo 812 6-C, 22 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0580 s s