Esperanta Civito

KCE avangardas per kurso pri arkivistiko


Por la unua fojo en Esperantio oni proponas kurson pri arkivistiko, en Ĉaŭdefono, 15-21 aŭgusto 2023. Kiel kutime avangardas Kultura Centro Esperantista, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. En la kurso, gvidata de c-ano Ruben Fernandez, oni lernos: kio estas arkivoj, kiel ili malsimilas de bibliotekoj, kiel laboras arkivistoj, kial publikaj arkivoj povus esti pli taŭgaj ricevantoj de esperantaj kolektoj ol bibliotekoj, kiel prilabori niajn kolektojn por fari ilin pli allogaj kaj akceptindaj por arkivistoj.

Ĉar preskaŭ ĉiuj esperantaj kolektoj estas miksaj kaj biblioteko sen katalogo estas nur paperamaso, la enkonduko de la kurso inkluzivos ankaŭ la plej rapidan kaj efikan metodon por katalogi bibliografiajn materialojn.

La provizora studprogramo estas jena: 1) biblioteka sarkado: kiel publikaj bibliotekoj decidas forĵeti librojn; 2) biblioteka katalogado de libroj: rapida kaj aŭtomata katalogado ekde nenio per programo Zotero; 3) biblioteka katalogado de revuoj: uzado de Bibliografio de Esperantaj Periodaĵoj kaj aliaj fontoj; 4) historio de arkivoj kaj principoj de arkivistiko -- konceptoj kaj difinoj; 5) kompara arkivistiko: naciaj tradicioj, terminologio kaj tradukaj problemoj; 6) leĝoj pri kultura heredaĵo kaj publikaj arkivoj: internaciaj rekomendoj; 7) leĝoj pri kultura heredaĵo kaj publikaj arkivoj: komparo de hispanaj/katalunaj kaj svisaj/neŭŝatelaj leĝoj; 8) Internacia Normo pri Arkiva Priskribo aŭ ISAD(G): principoj; 9) Interretaj arkivaj katalogoj: esplorado per ekzemploj; 10) esperantigo de ISAD(G): komuna tradukekzerco; 11) praktika arkiva katalogado: ekzerco per skanitaj ekzemploj de tipa esperanta heredaĵo; 12) internaciaj kaj naciaj leĝoj pri intelekta proprieto kaj kopirajto: kion ĉiuj devus scii antaŭ ol plani skanadon kaj retan publikigon; 13) leĝoj pri orfaj verkoj: kompromisoj inter interesoj de kopirajtoposedantoj kaj tiuj de kulturaj institucioj; 14) internaciaj kaj naciaj leĝoj pri datenprotektado: kion ĉiuj devus scii antaŭ ol plani skanadon kaj retan publikigon; 15) konfidenceco, persona honoro, rajto je propra bildo, kaj aliaj faktoroj limigantaj surlokan aliron kaj/aŭ publikigon de arkivaj dokumentoj; 16) transdono de kolektoj al publikaj arkivoj: leĝaj formoj, postuloj kaj diferencoj.

Informas: kce@esperantio.net

[HeKo 812 9-B, 28 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0553 s s