Esperanta Civito

Nia lingvo 136-jara: granda stabileco


La 2an de junio 1887 (18an de majo laŭ la rusa kalendaro) la rusa cenzuro permesis la eldonon de la manuskripto pri "Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto". Post tiu dato la manuskripto ne estis modifebla. Tiu dato aperas en la Unua Libro kaj estas la sola certa pri la naskiĝo de nia lingvo. Tial la Konstitucio de la Esperanta Civito fiksas la Duan de Junio kiel Tagon de la Esperanta Lingvo.

Hodiaŭ esperanto iĝas 136-jara. Pri la idiomo mem ne ekzistas granda debato, gramatike kaj leksike. Ni atendas la unuan kajeron (pri fonetiko, fonologio, interpunkcio, ortografio) de la verkata "Gramatiko de la esperanta lingvo", fare de d-roj Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer. Oni jam scias ke ĝi traktos diakrone tiujn ĉapitrojn.

En alia forumo, la debato pri la proponata pronomo "ri" ricevis respondojn negativan (de la Lingva Komitato) kaj prokrastan (de la Akademio de Esperanto). La propono mem fariĝis konfuza: al "ri" unuj donas la signifon de "li aŭ ŝi", aliaj la signifon de "nek li nek ŝi".

Dum la lastaj dek du monatoj la Lingva Komitato ricevis neniun demandon. Interesa novaĵo estas la lingvistika glosaro de c-anoj Giordano kaj Silfer en la tradukita "Kurso de ĝenerala lingvistiko" de Ferdinand de Saussure.

[HeKo 813 5-C, 2 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0577 s s