Esperanta Civito

Esperanto kiel sepa UN-lingvo (dum unu tago)


Virtuala renkonto kun la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj estis atingita de UEA-reprezentantoj por 12 junio 2023, pri la temo "Konstrui komunan kompreniĝon per multlingvismo". La renkonto disvolviĝos en la ses UN-laborlingvoj plus esperanto, per samtempa interpretado. "Laŭ nia scio, tio estos la unua fojo en la historio de UN kiam Esperanto estos tiumaniere utiligata" deklaris prof. d-ro Humphrey Tonkin.

Li resumas tiel la pozicion de la Universala: "UN uzas ses oficialajn lingvojn. Du (la angla kaj la franca) estas 'lingvoj de la sekretariato' do la ĉiuiutagaj laborlingvoj. Tamen, la hispana estas la oficiala lingvo de pli da ŝtatoj ol la franca. Kvankam la situacio de la franca ankoraŭ fortas en UN-Ĝenevo (sed kune kun ofta uzo de la angla), dominas en Novjorko la angla -- kaj ĝenerale la angla estas ĉiam pli ofte uzata en la diversaj interagoj en UN, dum proporcie reduktiĝas la uzado de la aliaj kvin lingvoj. Se temas pri ĉiuj aliaj lingvoj ekster tiuj ses, UN ja utiligas certagrade multajn lingvojn en siaj eksteraj rilatoj, sed nesufiĉe: en mondo kie la kunlaboro de la ordinara publiko ege gravas (por solvi niajn urĝajn problemojn de klimato, milito, sano k.s.), UN lamas. Necesas intensigi la klopodojn egaligi kaj diversigi la lingvouzon almenaŭ al la ekstero. Unu el la lingvaj rimedoj je la dispono de UN estas kompreneble Esperanto, sed Esperanto povos gajni niĉon ĉe UN nur se ni (a) montras, ke ni respektas lingvan diversecon, (b) superas skeptikecon pri ĝia praktika utiligo kaj (c) montras, ke ni respektas la diversajn naciajn lingvojn kaj kolege traktos kaj uzos Esperanton kune kun aliaj lingvaj rimedoj."

El finvenkisma vidpunkto tiu pozicio ŝajnas paradoksa: la venko de esperanto pasus tra pli intensa multlingvismo. Eŭgeno Lanti mortigus sin ankoraŭfoje, se li aŭdus tion; Ivo Lapenna kritikus, ke "por solvi la internacian lingvan problemon, vi proponas la lingvan problemon mem".

El raŭmisma vidpunkto la defendo de multlingvismo estas komprenebla kiel taktiko por batali kontraŭ la hegemonio de la angla, paralele al la subteno (pli strategia) al ĉiuj potencoj kiuj volas eskapi la hegemonion de la usona dolaro. Pli ol partopreno en interlingva batalo, laŭ raŭmistoj aktualas kaj prioritatas la kvalita kresko de la esperanta popolo.

[HeKo 813 7-A, 4 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0691 s s 
  Total: 0.0829 s s