Esperanta Civito

Mandirola ne plu en la gvidaj organoj de TEJO


"Jen venas la fino de mia lasta komitata mandato kaj, post pli ol dek kvin jaroj, mi definitive forlasas la TEJO-Komitaton" anoncis Michael Boris Mandirola, 1 junio 2023. Li daŭrigis:

"Dum mia unua komitatkunsido en decembro 2007, mi partoprenis laborgrupon pri kreado de reglamento pri reta voĉdonado, nun plejpartego de niaj decidoj okazas rete, eĉ komitatkunsidoj. Mi klare venas el alia epoko! Tiam la 'Statuto' de TEJO estis ĉapitro en regularo de UEA, TEJO havis ununuran volontulon kaj dum pluraj monatoj estis apenaŭ funkcianta Estraro. Nun TEJO estas memstara organizo kiu mastrumas ses-ciferan subvencion kaj en kiu deĵoras tri volontuloj, oficisto kaj ĵus aperis alvokoj por kromaj oficistoj."

"Mi ne mencios ĉiujn dumajn atingojn, sed mi povas konstati kiom evoluis nia TEJO, kiom pli fortaj ni estas, spite al maloptimismaj kaj krizaj retorikoj, kompare al la kondiĉoj en kiuj agadis niaj antaŭuloj antaŭ dek ses jaroj" konkludis s-ro Mandirola.

Efektive li estis protagonisto en la longa procezo pro la sendepediĝo de TEJO, kiun kontraŭbatalis la burokrata aparato, precipe s-ro Osmo Buller. Kulminaj jaroj en tiu procezo estis karakterizitaj de la duo MaMa (Mandirola-Maurelli): nun ili ambaŭ ne estas plu en la gvidaj organoj de la Junulara.

[HeKo 813 8-A, 5 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0549 s s