Esperanta Civito

La Kapitulo kunsidos la 21an de junio 2023


La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al ordinara kunsido telematike merkredon 21 junio 2023. La tagordo enhavas kaj rutinajn kaj novajn temojn. Al la unuaj apartenas koncizaj analizoj pri la geopolitika situacio kaj pri la evoluo de Esperantio; al la duaj kelkaj orientigaj decidoj.

Aparte reliefas la tagorderoj pri financoj, kun informoj kaj konkludoj pri diversaj Esperanto-Domoj kaj pri la okcidenta legacio en Bruselo. Ankaŭ la kongresa buroo (vickonsulo pri internaj aferoj) havas multon por raporti, kaj pri la nuna kaj pri la venonta jaroj. Estos aprobitaj la tagordoj por la Parlamenta sesio en julio.

Pro la konvalesko de la Konsulo, sen. Riichi Karibe, prezidos la Vickonsulo. La Senataj grupestrinoj estas invititaj alesti la kunsidon.

[HeKo 814 2-C, 8 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0568 s s 
  Total: 0.0714 s s