Esperanta Civito

La Esperanta PEN ne subskribas malkongruan deklaron


La Esperanta PEN-Centro ne subskribas deklaron pri la agreso al Ukrajno fare de Rusio, ĉar ĝi ne konformas al la dokumento skizita en Bledo okaze de la pasintmonata asembleo de la PEN-packomitato, laŭ komenca propono de la Franca PEN. Skribis franclingve (pro konstitucia devo en la Esperanta Civito) al la PEN-sekretariato en Londono c-ano Giorgio Silfer, delegito en Bledo, vicprezidanto de la Esperanta PEN, nialingva kandidato por la literatura Nobel-premio:

"Dankon pro la rapida plenumo de nia peto liveri la dokumenton ankaŭ en la franca, ne nur en la angla. Kiel delegito de PEN Esperanto mi bone komprenas la skrupulojn de la internacia Plenum-Komitato. Sed sen la amendo de la slovena kolego Boris Novak la deklaro neglektas ke ankaŭ niaj gekolegoj en Rusio kaj Belorusio estas viktimoj de ĉi tiu konjunkturo, interalie pro la fakto ke la simpla eldono de beletra teksto en rusa lingvo estus malpermesata en Ukrajno per leĝo bonŝance ne jam subskribita de prezidento Zelensky (ruslingva hebreo).

Konsekvence ni ne subskribas ĉi-lastan proponon, kaj nin rezervas la voĉon kongrese. Bonvolu informi pri tio la prezidanton de la verkistara pac-komitato. Koran dankon pro viaj servoj kaj gratulon pri via profesieco."

Tuj poste la romanda PEN-centro el Ĝenevo komunikis: "Ni ne favoras la deklaron ĉar: a) mankas subteno al la belorusaj verkistoj; b) mankas subteno al la rusaj disidentoj persekutataj pro la opono kontraŭ la milito; c) enestas nenia stimulo aŭ kuraĝigo por trovi solvon porpacan."

Varmaj aproboj pri la pozicio de nia delegito venis el kaj ekster la Esperanta PEN.

[HeKo 814 6-B, 14 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0580 s s