Esperanta Civito

"Literatura Foiro" lanĉis sian retejon


Ekaktivis la oficiala retejo de "Literatura Foiro", preparita kaj mastrumata de c-ano Alessio Giordano. La retejon, viziteblan per la ligilo literaturafoiro.com, karakterizas ĉefpaĝo kun informoj pri la lasta numero de LF, novaĵoj el LF-koop kaj Esperanta PEN-Centro, kaj deŝutebla redakta principaro por la kunlaborantoj.

Ĝin riĉigas la sekcioj "Nia historio", pri la evoluo de la revuo tra la jaroj, de ĝia fondo en 1970 ĝis nun; "Redakcio", kiu panoramas super ĝiaj redaktoroj; "Abonilo", kun informoj pri la perantoj kaj la ebleco aboni aŭ mendi varojn per PayPal; "Arkivo", kiu entenos la tutan kolekton de LF (jam pluraj jarkolektoj estis enmetitaj, sed ne ĉiuj).

La lanĉo de nova retejo ne reprezentas nur la finon de longa laboro, sed ankaŭ la starton de pli granda projekto, cele al la enretigo de ĉiu periodaĵo (Planlingvistiko, Transalpa Esperantisto, Lombarda Esperantisto, Lingua Verde, Femina, Homarane) kaj eldonaĵo (libroj, kasedoj, diskoj, vidbendoj) produktitaj de LF-koop kaj ĝiaj filioj, inkluzive de "Heroldo de Esperanto", kies kopirajtojn de la pli ol centjara gazeto kaj la enorman librostokon LF-koop akiris en 1996.

[HeKo 814 8-B, 16 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0582 s s