Esperanta Civito

La programo de la dua NAKSE pli kaj pli difinita


Rekunsidis ĉi-semajne La Formiketoj, nome la organiza teamo de la NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazonta en Rozoj (Costa Brava) 1-7 oktobro 2023. Ili estas tri rezidantoj en Katalunio, unu en Andaluzio plus aktivulo de la kongresa buroo de la Esperanta Civito.

La Formiketoj ĝojas konstati ke, kvankam ĉi-jare ne okazos parlamenta sesio, do pluraj el la pasinta jaro ne venos, la nombro de la aliĝintoj preskaŭ duobliĝos. Kaj la programo estas preskaŭ difinita. Okazos tuttaga ekskurso, prelegoj, seminario, koncertoj, konversacia kurso, filmoprezentoj.

La tuta vendreda tago estos dediĉita al seminario pri bibliotekoj, kun la partopreno de elstaraj fakuloj: Rubeno Fernandez el Barcelono kaj Bernhard Tuider el Vieno. Dum la antaŭaj tagoj kleruloj el Malago, Juan Garcia del Rio kaj Carlos Spinola, prelegos pri diversaj temoj.

Giorgio Silfer gvidos longan promenadon per bildoj pri la uzo de nia lingvo en kino. Li ankaŭ historie enkondukos debaton pri literaturaj konkursoj, specife Internaciaj Floraj Ludoj kaj Belartaj Konkursoj. Alessio Giordano povos vesperumi poezie kaj kante pri la kaŭkazaj lingvoj kaj kulturoj, sed ankaŭ povos prelegi pri oficinalaj plantoj.

Stanley Keable prelegos pri temo rilata al la historio de la laborista movado (kies ripo estis ankaŭ la naturamikoj), kvazaŭ kontraŭkante al du filmoj, dum respektivaj vesperoj: "Kokina buljono kun fungoj" (el fama angla dramo) kaj "Pino: akcidenta vivo de anarkiisto".

La muzikajn vesperojn garantios du koncertoj: unu de Giorgio Di Nucci ĉe fortepiano kaj alia de nia poliglota kantisto JoMo. Kaj oni memoru ke la kvarstela hotelo estas gastronomie eminenta, kun pensiono kompleta eksterordinare konvenpreza. Informas: naturamik ĉe esperantio.net

[HeKo 814 9-B, 17 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0598 s s