Esperanta Civito

Rusio kiel Sudano? Dependos ankaŭ de la najbaroj


Sudano estis ĝis nun la plej grava kazo de interna milito batalata inter la ŝtata kaj mercenaria armeoj (ekde 15 aprilo 2023). Hodiaŭ superas ĝin Rusio, pro Grupo Wagner marŝanta al Moskvo, kontraŭ la ŝtata armeo: ĉiuj militistoj, sed solduloj kontraŭ soldatoj. Ĉu la fakto ke Grupo Wagner aktivis en 2019-2020 en lando najbara al Sudano (Centrafrika Respubliko) inspiris ĝian estron, Eŭgenon Prigoĵin? Eble.

En la kazo de Sudano tamen la najbaraj landoj trankvilas, krom Etiopio pro granda digo kiun ĝi povus finkonstrui ĉe la Nilo, profitante la internan militon. Se temas pri Rusio, neniu okcidenta najbaro trankvilas, kaj Ukrajno povus venki super la invadinto, profitante la kaoson en Rusio. Certe la fama kontraŭofensivo, kiu ĝis hieraŭ limakis, nun povus eĉ sukcesi.

Rimarkinda diferenco estas, ke Unuiĝintaj Nacioj preskaŭ inertas pri la interslava milito, dum al Sudano almenaŭ oni sendis pacperanton, s-ron Volker Perthes. Verdire kun la rezulto ke unu el la du partioj rapide deklaris lin "persona non grata"... Kaj ĉu la konflikto en Rusio dum du monatoj kaŭzos malpli ol mil mortintojn sed pli ol milionon da rifuĝintoj, kiel en Sudano?

(Giorgio Silfer)

[HeKo 815 4-E, 24 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0614 s s