Esperanta Civito

Rusio kaj Ĉinio ne volas Usonon en Unesko


Plia ganĉo de Rusio kaj Popola Ĉinio al Usono: ili estas inter la dek kiuj hodiaŭ malaprobis la revenon de Vaŝingtono en UNESCOn. Usono eliris dum prezidis Donald Trump, sed la eniro kaj eliro de la amerikanoj estas konata refreno, kiu ekis en 1982, kiam la eksiĝon motivis la aprobo de raporto McBride. La irreiro estas tiel konata, ke la Asocio en konsultaj rilatoj kun UNESCO neniam parolas pri ĝi.

De McBride ĝis Biden, nova ĉapitro malfermiĝas. Kion ĝi alportas? Unue, amason da mono: Usono estis ĉiam la plej granda kontribuanto, kaj promesis pagi la kotizojn de la antaŭa jarkvino --- sescent milionojn da dolaroj. Due, konfirmon pri la politika proksimiĝo de la (eks)komunismaj kolosoj.

La internaciaj organizoj, kiel normale en preludo al mondmilito, fartas malbone. Samtage kun la voĉo de Rusio kaj Ĉinio kontraŭ Usono, UN estis devigata tuj malmobilizi sian pactaĉmenton en Malio; kaj tri semajnojn antaŭe ĝia pacperanto Volker Perthes estis deklarita "persona non grata" en Sudano. En ambaŭ afrikaj landoj deĵoras/is grupo Wagner, kiu ne retretas, male ol la blukaskuloj.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 815 7-E, 30 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0860 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0507 s s 
  Total: 0.1367 s s