Esperanta Civito

Lasta intervjuo al Claude Piron

Antaŭ semajno Claude Piron respondis al la intervjuo de la nova redaktorino de "Heroldo de Esperanto", c-ino Aneto Muhlemann. Se por la 24-jara redaktorino temis pri la unua intervjuo por HdE, neniu povis imagi ke ĝi estos la lasta por la 77-jara verkisto (plumnome Johán Valano), prelegisto, tradukisto, psikoterapiisto, didaktikisto kaj eĉ kanzonisto (lia unusola kasedo "Frandu piron" estas daŭre mendebla ĉe LF-koop). La intervjuo aperas en la unua paĝo de la unua numero de HdE en 2008: ĝi pritraktas precipe la rilatojn inter esperanto kaj pacamaj sentoj.

Claude Piron mem, en letero sendita al Gaston Waringhien en la epoko de la debato pro "La bona lingvo", antaŭvidis sian subitan morton, kiu okazis antaŭhieraŭ en Svislando. Kvankam praktikanta romkatoliko, en tiu letero li montras kredon en reenkarniĝo. La letero (kaj la respondo de Gaston Waringhien, ankaŭ ĝis nun ne publikigita) aperos baldaŭ en "Literatura Foiro", en ekskluziveco.

Pro siaj lingvaj ideoj, en la lastaj jaroj Claude Piron estis la celo de plumpaj kritikoj fare de Jorge Camacho kaj de la skandalgazeto de Kalle Kniivilä. Al tiuj atakoj li ne sentis la bezonon respondi.

La Konsulo de la Esperanta Civito, nome de ĉiuj paktintaj establoj, kaj speciale nome de Kultura Centro Esperantista kaj de Kooperativo de Literatura Foiro, esprimis sinceran kaj profundan kondolencon al la familio.

[HeKo 345 3-B, 24 jan 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0610 s s