Esperanta Civito

La Senato fermota en regula kadenco


Kaj la majoritato kaj la opozicio kontraŭas la fermon de la Senata mandato jaron pli frue ol la ordinara datlimo. Tion komunikis la verda kaj la blanka grupestrinoj dum la lasta kunsido de la Kapitulo. Kaj Fajszi Amika Rondo invitis la Parlamentan sesion al Budapeŝto meze de majo 2024.

"La preparo de la kandidatlistoj postulas tempon, ni ne estas ankoraŭ pretaj" asertis sen. Anna Bartek. "Fermi la parlamentan mandaton pli frue, kiel en 2019, devas resti eksterordinara evento, ne ripetinda" eĥas sen. Lorena Bellotti. Sur la alia pesilplato pezas la malsano aŭ konvalesko de tri membroj de la Kapitulo.

Tamen la propono fermi la mandaton en 2023 estos preskaŭ certe malaprobita. Se tiel, la elektoj por la Senato okazos la 15an de decembro 2024. La kandidatlistoj estos liverendaj ĝis la 30a de septembro, la censado de la civitanaro estos fiksita je la 30a de novembro.

[HeKo 816 4-C, 13 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0571 s s