Esperanta Civito

Tri el kvar forlasas la estraron de TEJO


Tri kvaronoj de la estraro fuĝas: el naŭ restos nur du. Samtempe, la elektokomisiono prognozas nur kvinopon je la pinto de la Junulara. Ŝajnas ke travivi pli ol jaron sen subvencioj el Eŭropa Unio estis ŝoka sperto. Des pli ke ne estas certeco pri estontaj subvencioj. Krome ĉi tiu estraro ne sukcesis akuratigi la ĉefredaktoron de "Kontakto" (Pawel Fischer-Kotowski), ege malfruan, nek la responsan pri la grandioza retejo (Mia Nordentoft) malprudente promesita al la Universala -- ili ambaŭ estas honorariataj, la dua eĉ per nederlanda salajro.

La mandato de la TEJO-estraro daŭras nur unu jaron! "Oni investas duoble pli da energio en serĉadon de kandidatoj kaj poste en ties elektadon. Aldone, ĉiun duan jaron, la estraron elektas ĵus renovigita komitato (tiu renoviĝas ĉiun duan jaron), do homoj, kiuj ekoficis eble monaton antaŭe kaj ankoraŭ ne multe konas la organizon. Antaŭa tre bone pripensita ritmo, ke komitato renoviĝadis en paraj jaroj, dum estraro en malparaj, estas perdita" veas TEJO-prezidinto Lukasz Zebrowski.

TEJO estas generacia movado, kaj kiel tia la situacio povas rapide renversiĝi. Sed estas fakto ke la nunan organizon ne markas asiduaj gvidantoj: tio karakterizis la organizon antaŭ duona jarcento aŭ pli. Kompense ekzistas pli kaj pli da "volontuloj" kaj dungitoj.

[HeKo 816 5-A, 13 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0590 s s