Esperanta Civito

Tradukado: post peripetio ekestis literatio


Dokumento pri multlingvismo estis la konkreta produkto de la kurso pri diplomatia tradukado, kiu ĵus finiĝis ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando. Ĉirkaŭ ĝi gravis diversaj rekomendoj pri stilo, studo pri la strukturo de eŭropaj institucioj, historiaj detaloj, terminologia profundigo, zorge de prof. Giorgio Silfer.

La elektita teksto estas deklaracio (ne deklaro) verkita en lingvaĵo tro dokta por politikistoj, sed ne nur: elangligintaj tradukistoj stumblis diversloke, ne nur ĉar ofte aperas vortoj kiel "epistemologio" en diversaj kuntekstoj, sed ankaŭ ĉar multaj lingvoj ne havas ekvivalenton de "literacy/literatie". Ĉi-rilate la rondo decidis enkonduki neologismon: "literatio".

Literatio estas pli ol "legoscio" aŭ "alfabetigo": ĝi estas la kapablo identigi, kompreni, interpreti, krei, komuniki kaj komputi, uzante presitan aŭ skribitan materialon, asociitan en diversaj kuntekstoj. La esperantigita teksto aperos premiere en "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 816 9-B, 22 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0625 s s 
  Total: 0.0758 s s