Esperanta Civito

Danku Piron (1931[1942]-2008)


Claude Piron (1931[1942]-2008) estis unu el la ĉefaj referencoj en nia lingvokomunumo dum la lastaj tri jardekoj.

Lerninte esperanton adoleske kun sia frato (daŭre aktiva en Namuro, la urbo de Nikolin') li restis longe apenaŭ konata esperantisto, kvankam William Auld rimarkis lin kaj enmetis poemon lian jam en la Esperantan Antologion 1957. Poligloto, li vivas ekster Belgio (de Parizo ĝis Nov-Jorko) kaj laboras kiel tradukisto ĉe internaciaj organizoj. La profesio kondukas lin kaj lian familion fine al Ĝenevo, kie li pasigas la plimulton de sia vivo. En la svisa Esperantio li aliĝas al la medio de KCE, kaj ofte prelegas aŭ instruas en Ĉaŭdefono. Lin altiras kaj la informado kaj la verkado kaj la instruado pri esperanto. Al ili ĉiuj li aplikas la spertojn el sia dua (baldaŭ ĉefa) profesio: psikoterapiisto.

La famon trans la hejmlandaj limoj li atingas en 1977, per la premio "La Verko de la Jaro", asignita al Johán Valano pro la krimromano "Ĉu vi kuiras ĉine?". Samtempe manifestiĝas al la publiko, per la disko de Olivier Tzaut "Tra l' mondo", ankaŭ lia talento kiel muzika tradukisto: kaj lia iomete febla, sed laŭtona kaj agrabla voĉo helpas lin interpreti internacian popolrepertuaron kaj aŭtorkanzonojn en eminenta traduko, kiel atestas lia unusola kasedo "Frandu piron", eldonitan de LF-koop en 1981.

Johán Valano daŭrigas sian Ĉu-romanan serion, kies populareco kompensas la beletran dampiĝon. Kun la samepoke konkurenca romanisto, Karolo Piĉ, li havas nenion komunan, escepte de la plej grava: ili ambaŭ verkas precipe por apliki siajn lingvajn principojn, kiuj estas ekstreme diverĝaj.

En la 1980aj Claude Piron des pli populariĝas pro eseoj (kaj esearo) pri la esperanto-informado, speciale pri la psikologiaj antaŭjuĝoj kontraŭ nia lingvo. Lia scipovo de gravaj lingvoj, nome lia rekta verkado en la franca kaj la angla, garantias la atenton de la krokodila publiko. Kaj li fariĝas la idolo de la komencantoj, en antaŭreta epoko, sed ankaŭ poste, per "Gerda malaperis".

La tuton de siaj ideoj pri esperanto li kondensas en "La bona lingvo" (1989), kiu restas lia plej konata verko, ekster la didaktikaj. Tie pacama sed ne pacema Piron atakas PIVon, francojn (precipe se ne katolikojn), Kaloĉajon, Varingjenon kaj Diegon, metante en unusolan rubsakon PIVon kaj Piĉon.

La postaj jaroj vidas poluradon kaj enprofundigon de tio, kio jam manifestiĝis en la 1980aj, eĉ se per novaj titoloj kaj novaj teknologioj, inkluzive de Youtube.

Fakte Piron nek komprenas raŭmismon nek distingas inter la ekscesoj de la Dieganoj kaj la natura evoluo, sed li akceptas lojalan debaton kun ĉiuj: la raŭmistoj estimas lin, dum la aliaj lin atakas per "La mava lingvo". Aliflanke, post sia eksiĝo el la Akademio de Esperanto, li fariĝas malgraŭvole (sed ĉu kontraŭvole?) la ikono de la bonlingvismo, de la volapukeska esperantismo nuntempe gvidata de la Akademia sekretario mem.

Mi strebis doni justan bildon pri la eksterordinara dimensio de Claude Piron. Pri kiu multo restas ankoraŭ komentinda: de liaj bibliaj studoj (interalie, li estis judo) ĝis liaj esploroj pri aziaj filozofioj. Ekzistas la ikono de la bonlingvistoj, sed ankaŭ la nekonata filozofo. Redukti lin en la unuan, estas la plej malbona servo al lia memoro.

Giorgio Silfer

(el "Heroldo de Esperanto", 1:2008)

[HeKo 345 4-B, 24 jan 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0543 s s