Esperanta Civito

Katastrofa tempesto mutilas sed ne haltigas KEFon


Tempesto neniam spertita dum preskaŭ jarcento agresis Ĉaŭdefonon hodiaŭ. La forto de la vento komplete detruis tutan arbaron kaj senfirstigis centojn da domoj. Trajnoj kaj busoj ne plu trafikas, stratoj estas baritaj de falintaj arboj aŭ gruoj. Fine oni statistikis unu mortinton kaj kvardek vunditojn. La katastrofo malhelpas veturi al la teatro La Turlutaine, kie estis planita la plejmulto de la KEF-programo. Krome ĝi draste reduktis la nombron de la partoprenantoj, precipe svisaj.

La 12a Kultura Esperanto-Festivalo disvolviĝos en salono de la Esperanto-Domo, eksterordinare aranĝita kiel kamerteatro. La apudigo de festivalejo, manĝejo kaj tranoktejo plaĉas al la ĉeestantoj, kaj la aranĝo ekos morgaŭ regule; sola rezigno: la pupteatra ateliero. Grandaj malfruoj por la atendatoj el Italio kaj aliloke: Mikaelo Bronŝtejn veturis sendorme tridek ses horojn.

La Domo de KCE estis trafita: tri fenestrovitroj rompiĝis, du persienoj ruinis, sep metrojn longa glicineo estis tute deŝirita el la suda fasado. Plej suferis la tegmento, ankaŭ ĉar frapita de tegaĵoj el la najbara domo. La situacio estas tamen malpli tragika ol aliloke.

[HeKo 817 1-B, 24 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0572 s s