Esperanta Civito

KEF sola evento okazanta post la katastrofo


La civitaj aŭtoritatoj de Ĉaŭdefono nuligis kaj la aranĝojn okaze de la nacia festotago (1a de aŭgusto) kaj la faman kermeson "Plage de Six Pompes". Neniu kultura evento okazas dum ĉi tiuj tagoj en la urbo, escepte de Kultura Esperanto-Festivalo, kiu plenumis sian duan tagon, arigante gravajn artistojn de Esperantio.

Hodiaŭ en la Esperanto-Domo kunestis elstara muzika pokero: Anjo Amika, Mikaelo Bronŝtejn, JoMo kaj la duo Kajto. La unua intermezis la hieraŭan inaŭguron, la dua bardis en ĉi-vespera koncerto, JoMo recitalos morgaŭ vespere, Kajto postmorgaŭ (sed jam gvidis dutagan kantatelieron).

Teatro kaj kino karakterizis la unuajn du tagojn. Interalie premieris la satira dramo de Giorgio Silfer "Dialogo kun la glotologo" (2003): la aŭtoro rolis kaj reĝisoris, gvidante la aktoran debuton de Angel Garcia del Rio. Premieris dum KEF ankaŭ la kamiŝibajo "Karmezina renkontis Lupon" (bildoj de Tihomir Lovriĉ), kiun Silfer publikigis en 2013.

La publiko (preskaŭ duonigita pro la tempesto) aprezis la prezentojn, same kiel volonte debatis pri "Literatura Foiro" kun la ĉefredaktoro, Perla Martinelli. Ekde morgaŭ okazos la ĉigonga ateliero, pro malfruo de Nan Wang: per ŝi aldoniĝas Azio al la statistiko de la festivalo, kun partoprenantoj el ok lingvaj areoj.

[HeKo 817 1-B, 24 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0590 s s