Esperanta Civito

Giuseppe Pinelli kaj Giorgio Rosa honoraj civitanoj


Unuafoje la Senato de la Esperanta Civito aplikis la artikolon 19 de Lex Valeria (pri la familia juro): "La Konsulo rajtas proponi, kaj la Senato aprobas, la honoran civitanecon al forpasinta esperantisto kies aktiveco simbole plej kongruas kun la konstituciaj celoj de la Esperanta Civito. La posteuma civitaneco oficialiĝas nur se konsentas la vivantoj en la sama grado de parenceco preskribita en la art. 1 de ĉi tiu leĝo."

En ĉeesto de Silvia Pinelli (unua filino) kaj de Lorenzo Rosa (solfilo) hieraŭ la Senato atribuis la posteuman civitanecon al Giuseppe Pinelli kaj Giorgio Rosa. Konklude al sia festparolado la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, deklaris: "La esperanta civitaneco estas privilegio. Giuseppe Pinelli akiras ĝin pro sia ligo al koncepto de solidareca komunumo, kies lingvo de paco, aŭ portanto de packulturo, estus esperanto. Giorgio Rosa akiras ĝin kiel pioniro por la ideo de nova subjekto de internacia juro, kies oficiala lingvo estus esperanto."

Pri ambaŭ honoritoj la gazeto "Heroldo de Esperanto" publikigis du paĝegojn en sia numero 2346. La festparolado mem estas nun je dispono de ĉiu periodaĵo aliĝinta al la Pakto, kaj (kun embargo ĝis 14 decembro 2023) de ĉiu esperanto-redakcio.

[HeKo 817 5-C, 30 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0546 s s