Esperanta Civito

Literatura Foiro 324 (aŭgusto 2023) kulture plej varia


La numero 324 (aŭgusto 2023) de "Literatura Foiro" survojas al la abonantaro. La ĉi-jaraj plenkoloraj kovropaĝoj, sub la grafika zorgo de Gabor Deak, trairas la diversajn anoncafiŝojn pri la esperanto-kongresoj kun kultura signifo; nun estas la vico de la Internaciaj Literaturaj Forumoj de LF-koop, pritraktitaj de Giorgio Silfer en sia kvarpaĝa eseo.

La originala literaturo estas reprezentita de nova teatraĵo de Giorgio Silfer, "Sur la fina benko", kaj rakonto de Laure Patas d'Illiers, "Vojaĝfino". La esperantan tradukarton celebras la pasintjara tradukrondo de Kultura Centro Esperantista, en Ĉaŭdefono, per raporto pri la Vezuvia erupcio de la jaro 79 p.K., originale verkita en la latina de Plinio la Juna. Plie, Paulo S. Viana per biogramo kaj mallonga traduko konigas nin kun la brazila verkistino Marina Colasanti, ĵusa laŭreato de Premio Machado de Assis.

Tre abundas la esea parto: Anne Jausions regalas la legantojn per malkovrinda Rose Valland (1898-1980), nesuspektebla spionino; Giorgio Silfer memorigas pri la vivo de du homoj kies ekzistoj ligiĝis al esperanto: Pino Pinelli kaj Giorgio Rosa. Eĉ pli kuplita al esperanto estas la vivo de Ivaniĉka Maĝarova, nun portretita de Elena Popova. Kaj Dimitrinka Kateva raportas pri la literatura premio EKRA, ankoraŭfoje sukcesinta en Bulgario.

La sepa arto eniras la numeron per empatia prezento far Renee Triolle de du cenzuritaj filmoj de la persa reĝisoro Hossein Rajabian: "La renversita triangulo" (2016) kaj "Kreo inter du surfacoj" (2020).

Pri la Arkeo de Noa eseas Fabrizio Pennacchietti, kies artikolo aspektas kvazaŭ vojaĝo tra la tempo kaj la montoj de Anatolio. Alessio Giordano proponas profundan lingvistikan analizon pri la neglekto de ortoepio en la esperanta gramatika tradicio. Pri tio li prelegis dum la Lingva Kolokvo de KCE, printempe 2023 en Ĉaŭdefono.

Daŭras la serio pri bibliotekoj kaj arĥivoj prizorgata de Ruben Fernandez Asensio, dum en vitrino aperas recenzoj pri kvar verkoj: "Esperantio vivas" (LF-koop, 2022), komentariita de David K. Jordan; "Rakonto kun mirakloj" (Matador, 2021) kaj "Galopu, ĉevaleto!" (Matador, 2023), pozitive taksitaj de Carlo Minnaja; "Arboj kaj arbedoj" (MSD - EKB, 2022), aspre kritikita de Alessio Giordano.

Uverture poezias Paulo S. Viana, dum Carmel Mallia proponas tradukojn el la malta poeto Omar Seguna.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro. Ĉefredaktas Perla Martinelli, asistas Alessio Giordano.

[HeKo 817 8-B, 1 aŭg 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0551 s s