Esperanta Civito

Unua konferenco de la Verdanoj, prepare al 2024


Parlamentanoj kaj elektantoj de la Verda Listo kunsidis en Ĉaŭdefono post telematika retumado la 29an de julio 2023. La kunveno fokusis pri la programo por la elektoj de 2024, tuŝante ankaŭ la demandon pri la ĉefkandidatoj. Estis ekzamenataj tri dokumentoj: geopolitika, financa kaj pri la evoluo de Esperantio.

Ideologie, la Civito esprimis subtenon al la evoluo de EU ĝis federisma subjekto, el la nuna malperfekta konfederismo. Evidente ni ne apogas la diversajn suverenismojn: prefere ol Eŭropon kun pli fortaj naciŝtatoj, ni ŝatus Eŭropon de la regionoj, kun pli fortaj lokaj aŭtonomioj. Gravaj geopolitikaj demarŝoj estis la rezolucioj pri la dua milito en Irako kaj pri la invado de Rusio en Ukrajnon. Ĉi-lasta koincidas kun la sinteno de la okcidentanoj, kompare kun la pekinismo de UEA. La Civito faris malmulton pri pacifismo. Ĝi kreis branĉeton de la Civila Servo Internacia, ĝi starigis kontakton kun la Internacia Pac-Buroo en Berlino. Estas klopodo transnaciigi la aktivecon de Societo Internacia por Paco Universala, en Burundio. Tiu ĉi kanalo devos disvolviĝi en la nova mandato. Restas kiel raŭmisme karakterizita taktiko la strebo agnoskigi esperanton kiel vivantan lingvon de vivanta komunumo.

Ĝis nun ni ne premis direkte al la duobla tegmenteco de landaj kaj fakaj asocioj (membri kaj en UEA kaj en la Pakto): oportunus se la verdana programo esprimus taktikon pri tio. Kutime la fakaj asocioj kiuj aliĝas al la Pakto havas duoblan tegmentecon, sed nur kun neesperantista INRO (KCE en ALTE, ENa en NFI, Esperanta PEN en PEN Internacia, ktp).

Pri financoj: survoje al la evoluo de la Civita "banko", cele al novaj financaj produktoj, oni studas proponon pri enkonduko de zakato (pli eŭropece: obolo), nome imposto (komence libervola) kiu nutrus konton el kiu oni financus malriĉajn Esperantianojn, precipe intelektulojn kaj esperanto-familiojn. La konto estus tute aparta de la kvestora, registra, kortuma. Tio estus propono kiu pli socialigas la fondumon. La ĝisnuna investostrategio de la konsorcio baziĝas ekskluzive sur la olda ekonomio. Pro Esperanto aĉetas (helpas aĉeti) nek akciojn nek obligaciojn; ĝi helpas aĉeti domojn, apartamentojn, respektive lui domojn, apartamentojn. Prioritataj estas la malgrandaj apartamentoj jam kun solventa luanto. La celo estas provizi ĉiun paktinton vere aktivan per propra nemoveblaĵo, kiu estu rentodona. La strategion difinas direktivo Maĝarova, aprobita de la Forumo en aŭgusto 2021.

[HeKo 817 9-C, 2 aŭg 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0584 s s