Esperanta Civito

Deklaro de Koffi Gbeglo pri la Civito en SAT-diskutlisto


C-ano Koffi Gbeglo ĵus publike deklaris en la SAT-diskutlisto: "Mi venis al Esperanto pere de la belgo Germain PIRLOT, kiu invitis min al la kurso tiam gvidata de Hans BAKKER. Kun tiu ĉi mi pasigis mian tutan vivon esperantistan ĝis li mortis en januaro 2015. Kion mi lernis de Hans BAKKER?"

"Hans kunlaboradis kun ĉiuj, kiuj povas iel kontribui al la plenumado de liaj taskoj. Li neniam malpermesis al mi kunlabori kun iuj. En 2004 mi konatiĝis kun [la Esperanta] Civito pere de la afrikistino Nelly HOLEVITCH. Ĉar mi ŝatus lerni de ĉio, tuj mi alproksimiĝis al la Esperanta Civito, do ankaŭ al Giorgio SILFER. Tio vekis koleron de Osmo BULLER. La sekvo estas, ke tiamaj UEA-gvidantoj eksigis min de ĉiuj funkcioj miaj ene UEA."

"Tio neniel disigis min de la Esperanta Civito ĉar la Civito mem tute ne estas bona aŭ malbona en si. Kio povus malboni aŭ boni, tio estus la malbono aŭ bono, kiun iuj farus per ĝi. De 2004 ĝis nun mi estas civitano kaj lernas multon de la Civita medio."

Laŭ invito de Institut Zamenhof, la Esperanta Civito organizis la unuan Afrikan Esperantologian Semajnon en Lomeo (2005) kaj seminarion pri esperantologio dum la 6a Afrika Kongreso de Esperanto (2015). Ambaŭ iniciatoj estis tre sukcesaj. Se venus alia invito, eblus tria iniciato.

[HeKo 818 1-A, 3 aŭg 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0544 s s