La Senato kompletigis la rezolucion pri Ukrajno
La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Loklo la 29an de julio 2023,
KONFIRMINTE la rezolucion unuanime aprobitan per la senatokonsulto de la 16a de marto 2022;
ALDONE KONDAMNAS a) la uzon de grapolbomboj en la milito; b) la malpermeson pri la eldono kaj surmerkatigo de verkoj en ajna lingvo; c) la kreskantan utiligon de mercenariaj trupoj okaze de lokaj konfliktoj.
La supra rezolucio estis unuanime aprobita. La UEA-kongreso en Torino aprobis neniun dokumenton pri tiu milito. Neniu dokumento ankaŭ el la TEJO- aŭ ILEI-kongreso. Nur la Sennacieca aprobis rezolucion, kiu ŝajnas grandparte kopiita el tiu de la Civito, kvankam okazis neniu kontakto inter la du subjektoj.
[HeKo 818 4-C, 7 aŭg 23]