Esperanta Civito

La elektoj por la Senato estos en decembro 2024


La Senato unuanime malaprobis la proponon de la Konsulo organizi la elektojn unu jaron pli frue; sin detenis la Vickonsulo. En la Kapitulo sen. Riichi Karibe transdonis siajn delegojn en dato 31 marto 2023, proponante fermi la nunan parlamentan mandaton en decembro 2023.

En Loklo, 29 julio 2023, nome de la majoritato la Verda grupestrino sen. Lorena Bellotti kontraŭis tiun fruigon, ĉar ĝi donus al la ĝenerala opinio impreson de malsufiĉa stabileco en la daŭro de la mandatoj: ja en la kvara mandato tio estis oportuna, pro la denuncoj kontraŭ la tiama Konsulino Chamberline Nguefack-Zedong, kiu demisiis por eviti proceson ĉe la Kortumo; sed nun ne estas la kazo.

Nome de la opozicio la Blanka grupestrino sen. Anna Bartek apogis la argumentadon de sia kolegino, aldonante ke restas tro malmulte da tempo por bone prepari la kandidatlistojn. Ŝi ankaŭ memorigis ke Fajszi Amika Rondo pretas gastigi parlamentan sesion en Budapeŝto, okaze de la sesa Danuba Esperanto-Rendevuo (18-20 majo 2024).

Tial la Senato daŭros ĝis la konstitucia mandatlimo, kaj la renoviga baloto disvolviĝos la 15an de decembro 2024. Limdato por liveri la kandidatlistojn estas 30 septembro 2024; la censado de la civitanaro okazos 30 novembro 2024.

[HeKo 818 5-C, 8 aŭg 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0474 s s 
  Total: 0.0649 s s