Esperanta Civito

La fina venko de Renato Corsetti en la Universala


Dum la Esperanta Civito en Loklo proklamis Giuseppe Pinelli kaj Giorgio Rosa kiel honorajn civitanojn, en Torino Universala Esperanto-Asocio kronis Renaton Corsetti honora prezidanto kaj lian edzinon honora membro. Tio montras plian, simbolan diferencon inter la du subjektoj; sed ĝi ankaŭ signifas la finan venkon de la malkonstruinto de la Roterdama centralo super Osmo Buller, blazonita en 2001 kiel "Esperantisto de la Jaro" (titolo kiun "La Ondo de Esperanto" neniam asignis al d-ro Corsetti, sed jes al lia edzino, en 2019). Kion deklaris publike s-ro Buller pri la tiama UEA-prezidanto, 28 aŭgusto 2001?

"Mia demisio sekvas el la elekto de Renato Corsetti (RC) kiel prezidanto de UEA kaj la reelekto de Michela Lipari (ML) kiel estrarano. (...) La labormaniero kaj stilo de RC estas neseriozaj. Lia impulsiĝemo, hastemo kaj ignoremo de la neceso funde esplori aferon antaŭ ol decidi kaj ekagi pri ĝi, estas trajtoj, kiujn mi ne povas akcepti ĉe prezidanto de UEA. (...) Fine, la sinteno de RC al la Centra Oficejo estis ĉiam baze negativa. Por li la CO estas balasta burokratiaĵo, kiu rabas rimedojn for de 'vera' agado -- pensado, kiun mi kategorie rifuzas." Aldonis Buller: "(...) RC kaj ML morale kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj kontraŭ Francisco Veuthey kaj mi mem." La kazo Veuthey estis la unua skandalo pro (akuzo de) uranisma molestado en la TEJO-medio.

La gazetara komuniko de UEA anoncanta la honorigojn ne klarigas la kialojn de tiuj decidoj, nur aldonas biogramojn kaj konkludas: "Lia biografio mem tion pravigas, tamen estis des pli speciale, ke tio okazis dum UK en Italio, lia devenlando, kaj kiam oni agnoskis ankaŭ lian meritplenan edzinon, Anna [Loewenstein]."

Apud la venko de Corsetti super la marĝenigitaj bulleristoj, la ceteraj torinaj honorigoj atestas la tre kreskintan influon de la instruista lobio ene de la Universala (kaj eĉ la Junulara): UEA ŝajnas pli kaj pli memreferenca kaj introrse tendenca.

[HeKo 818 7-A, 11 aŭg 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0375 s s 
  Total: 0.0534 s s