Esperanta Civito

"La nomojn! la nomojn!" postulis asembleo Termidore


Pri IJK 2018, oni anoncis ke estis forigito sed neniu sciis pri kiu. Cyprien Guiya [franclingvano, naskiĝis 20.5.1996] tiam estis estrarano de TEJO, kaj kandidato por re-elektado; li tamen decidis retiri la kandidatiĝon tiam en 2018 (oni ne anoncis al la komitato la kialon), sed li tamen restis kiel estrarano dum plia monato ĝis septembro (do ne estis tuj demisiinta). Lia nomo iĝis publika kiel [seksa] ĝenanto nur post kelkaj tagoj, ĉar oni provis teni anonimecon kiom longe kiom eblis. Li jam estis komitatano denove en 2019. Li ankaŭ estis rekomendita de Elekta Komisiono por re-elektado en 2020, malgraŭ ĉio kio okazis malpli ol du jarojn antaŭ la skribado de la EK-raporto (kaj nenia mencio en la raporto pri tio kion ekzakte li faris). Li retiris kandidatiĝon kiam klaris ke li ne havus apogon de la Komitato, tamen kelkaj homoj diris ke la plej grava afero ne estis tio kion li faris, sed la fakto ke li ne tiom aktivis (kaj tion mi ne povas kompreni, mi kapablus elekti iun kiu ne tiom aktivas se tiu promesus ekaktivi, sed ne seksĝenanton).

Luis Miguel Obando Tomar [hispanlingvano, naskiĝis 21.12.1995] estas por mi la plej ne-komprenebla kazo inter ĉiuj, ĉar li ja restis ne nur dum JES (do ne estis forigita entute, eĉ ne post kelkaj tagoj kiel Roĉjo) sed ankaŭ kiel Estrarano de TEJO, kaj nun grava postenulo ĉe UEA. Mi tute ne povas kompreni kial, ĉar almenaŭ laŭ tio kion mi aŭskultis, oni akuzis lin je tre gravaj aferoj. Mi bedaŭras ke oni ne skribis protokolon pri tiaj akuzoj, ĉar ne eblas scii multe pli ol onidiroj pri tiu kunsido.

Mi kredas ke tamen la puno por Roĉjo Rogier Johannes Huurman [nederlandlingvano, naskiĝis 26.1.1990] ne estis sufiĉe rapida, kaj mi ege bedaŭras la decidon teni lin en la kongreso [de TEJO 2023] dum pliaj tagoj anstataŭ tuj forigi. Mi esperas ke estos pliaj konsekvencoj por li (mi aŭskultis pri kelkaj aferoj, sed ne ŝatus komenti antaŭ ol estos oficiala anonco). Ĉar ĝis nun ŝajnas ke li povis ĝui la muzikalon kaj foriri pli frue IJK-on, kaj jen ĉio.

Sed mi kredas ke homoj kiuj tion faris, ne plu rajtus esti reprezentanto de TEJO aŭ okupi altrangajn postenojn, mi preferus havi malplian estraranon aŭ komitatano ol havi iun kiu estis akuzita je tiaj aferoj. Mi konsentus skribi klaran protokolon pri kiel puni kaj teni tiajn situaciojn. Tio utilus ne nur por TEJO-kongresoj, sed ankaŭ por landaj sekciaj kongresoj, mi jam havis ege teruran sperton en kongreso de BEJO antaŭ multaj jaroj (novjara aranĝo, Brazilo 2014/2015), kaj kiam mi decidis skribi pri tio en iu interna listo de BEJO, multaj homoj akuzis min krei problemojn kaj provis malvalidigi kion mi skribis.

(Ana Aninha Ribeiro, TEJO-komitatano)

Ulrich Matthias publike komentariis aliloke:

Estas bone, ke nuntempe oni pli kaj pli atentas kaj parolas pri seksĝenoj en esperantaj aranĝoj. Tiu problemo ekzistas jam de multaj jardekoj. La unua okazaĵo memorigas min pri propra ŝoka sperto en la UK 1992 en Vieno, kiam iu vira esperantisto, kiun mi antaŭe konis nur laŭnome, salutis min per tre malagrablaj, eĉ perfortaj tuŝoj. La dua okazaĵo memorigas min pri la Katolika Esperanto-Kongreso en 1997, kiam la organizantoj fiere anoncis en la lasta vespero, ke la urbo Rimini donacis al la kongreso grandan kvanton da senpaga vino. La sekvoj estis fatalaj, ĉar iu ebria ĉeĥa viro terure altrudis sin al iu alilanda virino kun evidente nedezirataj amaj vortoj kaj eĉ pli nedezirataj tuŝoj. La 17-jara filino de tiu virino tiam komentis tion per la vortoj "Se mia patro vidus tion, li mortigus tiun ulon." Sed tiutempe apenaŭ iu interesiĝis pri tiaj hontindaĵoj. Tre bone, ke tio nun ŝanĝiĝis.

[HeKo 819 6-A, 25 aŭg 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0589 s s