Esperanta Civito

Verdaj vendredoj en la Esperanto-Domo de Andaluzio


Hodiaŭ la naturamika Esperanto-Domo rekomencis sian aktivecon per la jam tradicia (preskaŭ) semajna renkonto, tamen ne plu ĵaŭde sed vendrede vespere je 18h00. Temas pri la sola kluba aktiveco en Malago: loka societo ne plu kunvenas kaj eĉ perdis la rajton organizi esperanto-kurson en publika strukturo por adoltoj. La "verdaj vendredoj" ree okazos la 15an kaj 22an de septembro, la 20an kaj 27an de oktobro, pro la aktiveco por la Naturamika Kultursemajno en Rozoj (1-7 oktobro 2023) kaj la ponto meze de oktobro.

Reaperinte post la kongresa sezono, la naturamikoj babilis interalie pri sukcesaj spertoj en Universala Kongreso kaj Kultura Esperanto-Festivalo. Krome du ĉeestantoj prezentis la temon de sia prelego en NAKSE kaj specimenojn de sia muzika kontribuo. La programo de NAKSE estas jam definitiva, kaj estos dissendata ĉi-semajnfine.

Okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, la 20an de oktobro la Esperantianoj vizitos la najbaran bibliotekon, kies porinfana libraro riĉiĝis lastatempe, danke al legaco de sen. Marie-France Conde Rey. Porinforme: naturamik ĉe esperantio.net

[HeKo 819 9-B, 1 sep 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0578 s s