Esperanta Civito

"Heroldo" honore al Claude Piron

"Mi ne estas certa, ĉu lingvo povas esti rekte ligita kun paco. Sed esperanto laŭ mi nerekte ligiĝas al ĝi. La lingvo, aŭ se ne la lingvo mem, la tekstoj, kiujn ĝi produktis, estas stampitaj per la pacama idealo de Zamenhof kaj de la unuaj esperantistoj. En tio estas ia etoso, kiu transdoniĝas. Krome agas jenaj faktoj:" tiel Claude Piron komencas sian plej longan respondon al Aneto Muhlemann, la nova redaktorino de "Heroldo de Esperanto", la lasta kiu intervjuis lin.

Fakte la unua paĝo de "Heroldo de Esperanto" 1:2008 estas plejparte dediĉita al Claude Piron, ne nur pro tiu intervjuo, titolita "Lingvo stampita per pacama idealo": ankaŭ la ĉefartikolo de Giorgio Silfer temas pri la ĵus forpasinta verkisto kaj psikoterapiisto.

La paco fonas ankaŭ en aliaj artikoloj, inkluzive de raporto pri la planata "Civito de Paco" en Burundio. Pri aliaj gravaj iniciatoj, en Burundio kaj Afriko ĝenerale, ne raportas ĉi tiu numero, sed la afrika numero de HdE, kiu atingas la publikon kune kun la unua de la nova jarkolekto. 

La gazeton posedas, administras kaj eldonas LF-koop. Provekzemplero estas senpage ricevebla ankaŭ per mesaĝo al nia redakcio. 

[HeKo 345 7-B, 31 jan 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0626 s s